Debato estas organizita diskuto. Eblas debati pri temoj ene de Interkulturo. Ni sugestas kelkajn temojn, kune kun instigaj demandoj por sproni vian pensadon. Por la temoj ni ankaŭ prezentas enkondukon por debato. Pri ĉiu temo ni starigas asertan frazon. Ĝi estas tia aserto pri kiu oni povas debati. Ni donas argumentojn en du partoj: argumentoj POR la aserto kaj argumentoj KONTRAŬ la aserto. Jen sugestoj, kiel uzi ĉi tiujn debato-temojn en kaj inter viaj grupoj.
Diskutu la temojn laŭ via propra skemo, en komunikiloj de via elekto. Legu la starpunktajn tekstojn kiel pens-vekiloj. Konsentu aŭ malkonsentu kun la donitaj asertoj. Kontrastigu ilin kun viaj propraj opinioj kaj spertoj. Aldonu proprajn argumentojn por aŭ kontraŭ la donitaj asertoj.
Du grupoj elektu tem-aserton. Elektu viajn rolojn. Unu grupo elektos debati POR la aserto (favore al ĝi), alia elektos debati KONTRAŬ ĝi. Ene de la grupoj vi preparu vin. Aldonu pliajn argumentojn al la donitaj. Kontrolu ĉu ĉiuj donitaj argumentoj validas por vi aŭ plaĉas al vi. Se iu ne konvenas, forlasu ĝin. Arigu faktojn kaj ekzemplojn por subteni viajn argumentojn kaj asertojn. Por la debato mem, elektu la komunikilon, la komenc-horon kaj la daŭron. Elektu moderatorojn (eble la du grup-gvidantojn). Decidu ĉu estos libera ideo-interŝanĝo aŭ laŭvica prezentado. Se jes, decidu la vicon, sed lasu tempon post la vicaj prezentoj por libera diskutado. Decidu ĉu vi volas fine prijuĝi la debaton, kaj se jes, kiel. Eble ne-debatintoj faros la juĝadon.
Gvidu la debaton ekster la reto ene de la grupoj. Dividu la grupon en du — unu parto argumentos por, la alia kontraŭ. La gvidanto povas decidi la dividon (iuj grupanoj argumentos kontraŭ siaj konvinkoj — instiga sperto) aŭ la grupanoj mem decidu kiun flankon ili elektu (la nombro de grupanoj povos esti malsamaj). Organizu fizikan debaton. Decidu kiuj faros enkondukajn prezentaĵojn, decidu parol-vicon kaj disdividon de sub-temoj. Poste sekvu pli libera diskutado sub la gvido de moderatoro. Fine, oni tiru konkludojn: ĉu unu grupo argumentis pli konvinke ol la alia, aŭ la flankoj havisegalajn meritojn. Eble eĉ tiukaze, iujn konkludojn vi povos eltiri. La lasta stadio estas raporti viajn trovaĵojn kaj konkludojn en la interkultura reto. Legu tiujn de viaj partneraj grupoj, kaj daŭrigu la debaton rete.
Unue faru komencajn interŝanĝojn de opinioj en la reto. Poste, starigu fizikan debaton ene de viaj grupoj, surbaze de la rete interŝanĝitaj opinioj. Fine, reiru al la reto kaj raportu la rezultojn de via engrupa debato. Komparu viajn rezultojn kun tiuj de la aliaj grupoj. Refoje diskutu la tem-aserton kasj provu veni al konkludoj -- ĉu vi akceptas unu el la du starpunktoj aŭ elpensis alian konkludon. Ĉu eblas formuli konkludon kun kiu ĉiuj grupanoj konsentas?
Estas tem-aserto kaj du teamoj de po tri debatantoj, kun perzidanto. Ĉiu teamo havas estron kaj du pliajn membrojn. Unu teamo argumentas por la aserto, la alia kontraŭ. Oni anoncas la tem-aserton antaŭ la debato mem, por ke la du teamoj preparu sin. Oni povas dividi esperantan grupon en du, tiel ke ĉiu grupano kontribuu al la preparoj. Laŭeble la du teamoj kaj iliaj helpantoj kunsidu aparte dum la preparado.
Dum la preparoj, oni arigu argumentojn kaj decidu la ĉefajn subtemojn por la debato. La team-estro disdividu la sub-temojn inter la tri teamanoj. Ĉiu debatonto ricevu helpantojn por pretigi sian temaron.
La debato mem
La publiko konsistu eble nur el la ceteraj grupanoj, sed povas esti ankaŭ aliaj esperantistoj. La sid-aranĝo estas la sekva:
bildo...
La prezidanto bonvenigas la publikon, gastojn kaj eventuale ĵurion, prezentas la tem-aserton kaj la teamanojn kaj resumas la debato-regulojn, inkluzive de la parol-vico kaj parol-daŭroj. La suba tabelo indikas eblajn parol-daŭrojn — oni modifu tiujn laŭ la cirkonstancoj.
tabelo...
Eminenta debatanto iam resumis trafe la arton, kaj la taskojn de la debat-estroj: "Diru al la publiko kion vi intencas diri al ili; poste diru ĝin kaj fine diru al ili kion vi diris!"
Dum la resumoj la estroj ne rajtas enkonduki tute novajn faktojn aŭ argumentojn. Se debatanto preteriras sian tempon, la prezidanto permesas al tiu fini la kurantan punkton, sed ne komenci novan.
La parol-vico estas malsimetria ĉar ankaŭ la taskoj estas tiaj. Nome, la pora teamo devas pruvi ke la tem-aserto estas vera (aŭ konvinki la publikon pri tio), dum por la kontraŭa (negativa) teamo, sufgiĉas pretendi ke la porulo ne sekcesis konvinki la pbulikon pri la vereco de la aserto, ili ne devas pruvi ke la kontraŭo estas vera.
Intervenoj
Interveno estas mallonga, trafa, eble ironia aŭ humura komento, unu- ĝis dek-vorta, enĵetita interrompe dum la prezentadoj de la dua kaj tria teamanoj. Decidu ĉu permesi tiujn aŭ ne. Por nespertaj debatantoj, ili povas esti timigaj, ĉar ili povas rompi la parol-fluon. Sed, lerta debatanto foje sukcesos ekspluati intervenon per propra reago. Se intervenoj estos permesataj, decidu ĉu nur de la teamanoj, ĉu ankaŭ el la publiko. La prezidanto tre firme malpermesu al intervenantoj ekprelegi. La tempo por tio estas post la formala debato.
Libera diskuto fine
Tion gvidu la prezidanto. Se multaj volas paroli, tiu rigore limigu la parol-tempojn (ekz. po du minutoj). Fine de la intervenoj, la du teamestroj kutime ricevas refojan parol-rajton, sed tiuj paroloj ne estas konsiderataj por eventuala prijuĝado.
Prijuĝo
Decidu ĉu vi volas entute prijuĝi la debaton. Oni prijuĝas nur la ok prezentojn de la teamanoj. La prijuĝo povas okazi antaŭ la libera diskuto, meze dum ĝi, aŭ post ĝi. La prijuĝon povas fari ĵurio (kutime tripersona) aŭ la publiko per voĉdono, aŭ ambaŭ. Se de ĵurio, ĝia prezidanto pritaksu la du prezentaĵojn kaj motivigu la decidon kiu flanko gajnis. Kutime oni juĝas laŭ la lerteco de la argumentado, ne laŭ la propra aŭ komuna sinteno al la tem-aserto. Sed foje oni ŝatas voĉdonigi la publikon dufoje: unue, kiu teamo pli lerte debatis kaj due: ĉu oni konsentas aŭ malkonsentas kun la tem-aserto.