| Temo | Demandoekzemploj | Eblaj faroj |
| Muziko |
Kian muzikon vi ŝatas? Kiujn kantistojn vi plej ŝatas? Ĉu vi preferas kantojn en via propra lingvo? Kiajn esperantajn kantojn aŭ kant-grupojn vi konas? |
Interŝanĝu tradukojn de ŝatataj kantoj. Prezentu kantiston, eble de via propra lando. Recenzu kanton, muzik-grupon aŭ diskon en Esperanto. |
|
| Sporto |
Kiujn sportojn vi praktikas? Kiujn sportojn vi ŝatas rigardi? Kiujn sportistojn vi admiras? Ĉu sporto estas tro komerca? |
Klarigu la regulojn de malpli konata sporto. Prezentu sportiston de via lando Se la Olimpikaj Ludoj povus enhavi nur dek sportojn, kiujn vi elektus? |
|
| Energio |
Kiuj estas la formoj de energio? Kiuj estas pli bonaj ol aliaj? Kiel aspektu la mondo de energio post 50 jaroj? Kiuj novaj energi-fontoj estas atendeblaj? |
Komparu la energiformojn; kiujn ni preferu kaj kial. Preparu raportojn pri energi-uzo en viaj landoj kaj invitu raportojn el aliaj landoj. Rol-ludu: estu registaro en lando meze de energi-krizo. |
|
| Humuro |
Kio amuzas vin? Kio amuzas ĉiun? Kio ne amuzas ĉiun? Pri kio oni ŝercas ĉe vi? |
Kompilu liston de ŝercoj. Komparu kio pleje ridigas vin en viaj landoj. Difinu humuron. |
|
| Interreto |
Kiam vi ekuzis Interreton? Por kio vi uzas ĝin? Ĉu vi estas kontenta pri ĝi? Kiel ĝi povus esti pli bona? |
Komparu vian ret-uzon. Interŝanĝu rekomendindajn ttt-adresojn. Kompilu gvidilon pri retiketo. |
|