Jen esplortemoj proponitaj de Interkulturo-partoprenantoj. Por vidi kiu enmetis proponon, alklaku la titolon.
| Proponoj | Propono |
| Desegnaj filmoj | Dum nia infaneco ni ĉiuj interesiĝas en desegnaj filmoj: ili estas gajaj kaj malgajaj, amuzaj kaj seriozaj. Sed, en diversaj landoj ni havas diversajn personojn, heroojn - estas interese priskribi pri ili, rakonti pri enhavo de filmo kaj kiu en filmo lau nia opinio prezentas nian kulturon (sonita muziko, frazoj, vestaĵo, agoj de personoj...). Kaj poste ni povas interŝanĝi kasedojn kun esploritaj desegnaj filmoj. |
| Ni vojaĝas al ... | Estas tre interese vojaĝi kaj ni povas tion fari (sen ĉeesta vizito de niaj urboj). Simple ni povas vojaĝi tra la reto. Kiel? Ni povas interŝanĝi materialojn pri niaj urboj: sendi urban mapon, fotojn de la plej belaj lokoj de la urbo kaj rakonti pri ili, skribi pri historio de la urbo, priskribi pri interesaj lokoj por junularo (kafejoj, ekspozicioj, parkoj) kaj informi pri specialaj vortoj (idiomoj) kiuj aperis en niaj urboj kaj estas komprenitaj nur ĉi tie (nomoj de stratoj, partoj de urboj, de homoj...). Ankaŭ estas eventoj kaj festoj kiuj okazas en niaj urboj - estas interese ekscii pri ĝi. Kaj certe, ni povas prepari virtualan ekskurson tra la urbo! |
| Interesaj rimoj de diversaj landoj. | Estas tre vasta temo: naciaj festoj, tradicioj, kuirarto ... Ni povas mem elekti la kampon por korespondado. Speciale por ni estas interesa temo de naciaj festoj kaj kuiraĵoj por ili. Ni povas interŝanĝi informojn pri kial ni festas, pri reguloj de la festo, de diversaj receptojn por festas kuiraĵoj ktp. |
| Libroj kiujn ni legas | Ni legas diversajn librojn de diversaj autoroj. Inter ili estas romanoj kaj detektivoj, fantasta kaj scienca literaturo. Kaj kion ŝatas vi? |
| Infanaj domoj | Ĉu ekzistas internulejo en via lando. Kion bezonas infanojn en internulejo en via lando? Kiu subtenas internulejoj en via lando? Kiel maniere ni povas helpi al tiuj infanoj? Kunhelpe ni povas organizi ion por internulejoj en niaj landoj. |
| Pinokio | La lokoj en kiuj moviĝis Pinokio |