Averto: vi uzas malnovan retumilon, kiu ne subtenas la nunajn retnormojn. Ni ne povas garantii, ke tiu ĉi retejo ĝuste aspektos por vi. Se eble, bonvolu ekuzi pli aktualan.

Interkulturo

inter vi, mi, kaj niaj kulturoj

individuoj

[ Enkonduko | Grupanoj | Grupgvidantoj | Helpantoj | Serĉi ]

 

Enkonduko

Ĉi tie troviĝas pli detalaj klarigoj kun listoj de diversaj specoj de partoprenantoj en Interkulturo. Aldone ekzistas serĉformularo per kiu eblas traserĉi IK-partoprenantaron laŭ diversaj kriterioj.

Grupanoj

Grupano estas ano de grupo de homoj kiuj lernas iun lingvon kaj partoprenas en ĉi-tiu projekto. Kiel membro de la grupo, grupano povas partopreni Interkulturo-interŝanĝojn teame, sed ankaŭ individue komuniki kun anoj de aliaj grupoj. Unu persono povas esti membro de pluraj grupoj se ŝi/li ekz. lernas diversajn lingvojn samtempe, kaj kadre de vidersaj lingvo-grupoj partoprenas en la projekto.
Listo de ĉiuj grupanoj

Grupgvidantoj

Grupgvidanto speciala speco de grupano, kiu instruas lingvon al aliaj grupanoj kaj kunordigas partoprenon de la grupo en la projekto. Grupgvidantoj komunikas kun grupanoj, aliaj grupgvidantoj (aparte de tiuj de partneraj grupoj) kaj helpanto(j). Unu persono povas esti lingvoinstruanto kaj gvidanto por pluraj grupoj.
Listo de grupgvidantoj

Helpantoj

Helpantoj estas trejnitoj pri la projekto kaj/aŭ interkultura lernado, kiuj helpas al grup-paroj partopreni en la projekto kaj kunlabori dum interŝanĝoj. Plejparto de helpantoj partoprenis en IK-trejnseminario kaj mem havas sperton pri gvidado de IK-grupoj. Ĉiu grupo kaj grup-interŝanĝ-paro en Interkulturo ricevas sian helpanton, de kiu ili povas peti helpon, konsilojn, klarigojn, aŭ doni siajn komentojn. Rolo de la helpanto estas ankaŭ kolekti ideoj kaj problemojn kiuj aperis dum diversaj IK-interŝanĝoj, kaj helpi al la teamo utiligi tiun sperton por plibonigi la projekton kaj la paĝaron.
Listo de helpantoj

Salutnomo

Pasvorto



Ĉu forgesis pasvorton?
Kiel akiri pasvorton?