Averto: vi uzas malnovan retumilon, kiu ne subtenas la nunajn retnormojn. Ni ne povas garantii, ke tiu ĉi retejo ĝuste aspektos por vi. Se eble, bonvolu ekuzi pli aktualan.

Interkulturo

inter vi, mi, kaj niaj kulturoj

Nomo/Titolo: Koloroj

Bonvolu elekti respondon por ĉiu demando kaj poste alklaku "Sendu".

1. Novulo, nespertulo en Serbio havas:
verdan kolon
blankan lakton ĉe lipoj
flavan bekon

2. “Kudrita per blanka fadeno” en Rusio povas esti:
respondo dum ekzameno
mensogo
anonco ĉe bushaltejo

3. En Svedio personoj, kiuj estas tre kapablaj pri terkulturado, ĝardenumado, plantumado estas:
brunaj sub ungoj
flavaj ĝis kubutoj
verdaj sur fingroj

4. Tre timemamj homoj en Francio estas:
ruĝaj kiel tomato
rozaj kiel petaloj de rozo
de koloro de travidebla vitro

5. Kion en Usono faras la persono, kiu brunnazumas?
flatas
okupiĝas pri terkulturado
tro scivolemas pri alies aferoj

6. Por diri ke iu troviĝas en ekstreme malfacila kaj terura situacio en Flandrio oni diras:
la bluo de ĉielo ne plu videblas al li
li sentas profundan brunon
li vidas nigran neĝon

7. Kiam en Italio oni “pasigas la nokton en blanko”, oni:
tutan nokton havas strangajn sonĝojn
ne sukcesas endormiĝi la tutan nokton
pasigas tutan nokton ebriumante

8. “Mi bluigis 2 tagojn de lernejo” – per tiu frazo en Germanio oni volas diri:
kvankam mi devis esti en lernejo, mi libervole feriumis 2 tagojn
2 tagojn en lernejo mi terure timis esti demandita dum lecionoj
mi restis en lernejo 2 tagojn kvankam mi estis tre malsana

Bonvolu entajpi vian retadreson aŭ vian ensalut-nomon por ke ni povu kontakti vin.

Salutnomo

Pasvorto



Ĉu forgesis pasvorton?
Kiel akiri pasvorton?