Averto: vi uzas malnovan retumilon, kiu ne subtenas la nunajn retnormojn. Ni ne povas garantii, ke tiu ĉi retejo ĝuste aspektos por vi. Se eble, bonvolu ekuzi pli aktualan.
Interkulturo
inter vi, mi, kaj niaj kulturoj
kvizoj
[
Enkonduko
|
Listo de kvizoj
|
Krei kvizon
]
Nomo/Titolo: Bestoj
Bonvolu elekti respondon por ĉiu demando kaj poste alklaku "Sendu".
1. Kion celas parolantoj de la franca dirante, ke iu havas
katon en la gorĝo
?
ke tiu persono parolas ege laûte
ke tiu persono havas raûkan voĉon
ke tiu persono estas plendema
2. En Svedio oni povas esti forta kiel :
virbovo
urso
alko
3. Kiam oni estas plene nescipova pri io, la rusparolantoj diras, ke tiu persono komprenas la aferon sammulte kiel:
lupo herbon
porko oranĝojn
ĉevalo ananasojn
4. Kion havas nederlandparolantoj kiam ili havas
hundon en la poto
?
etan problemon
grandan sekreton
nenion
5. Ritualo de akcepto de donacoj estas ege grava en multaj regionoj kaj ricevante donacon oni ofte devas sekvi plurajn regulojn de afableco. Unu el oftaj reguloj estas, ke oni akceptu ĉiujn donacojn dankeme kaj sen kritiko. Kiel oni esprimas tiun regulon?
donace ricevita porko neniam estas tro magra
donacita virkapro donas lakton
al donacita ĉevalo oni ne rigardas en la buŝon
6. Jen kio estas la sekreto! Jen kio estas la problemo! Per kiu frazo oni diras tion en la germana?
tie estas enterigita la hundo!
tie estas enfosita la leporo!
tie iras la musa truo!
7. Kiam la angloparolantoj aĉetas iun aferon sen bone pripensi kaj bone ekzameni unue la aĉetaĵon, ili aĉetas:
katon en skatolo
ĉevalon kun fermita buŝo
porkon en sako
8. Foje farinte ion malbonan kaj provante fari sin laûeble nerimarkebla por ke neniu atentu pri tiu misfaraĵo oni (laû loĝantoj de Pollando):
sidas trankvile kiel muso en angulo
sidas silente kiel muso sub balailo
kaŝas sin kiel blato malantaû la forno
9. Laû pluraj nacioj estas preferinde ricevi por certe unu etan aferon, ol esperi je ne tiom certa pli granda kaj pli valora aĵo. Kion, laû litovoj, oni elektu en tiuj kazoj prefere:
paseron en la mano ol alkon en la herbejo
muson en la mano ol cikonion en la ĉielo
katon sub tablo ol ĉevalon en stablo
10. Kion diras la hispanparolantoj pri la personoj kiuj laboras ege multe, forte kaj senĉese?
ili laboras kiel azeno
ili laboras kiel ĉevalo
ili laboras pli ol du elefantoj
Bonvolu entajpi vian retadreson aŭ vian ensalut-nomon por ke ni povu kontakti vin.
Salutnomo
Pasvorto
Ĉu forgesis pasvorton?
Kiel akiri pasvorton?
info@interkulturo.net
interkulturo
ĝenerale
metodiko
esplortemoj
helppaĝoj
partoprenantoj
grupoj
individuoj
registrado
interŝanĝoj
komunikado
forumoj
mesaĝoj
vikio
rezultoj
prezentoj
kvizejo
materialoj
proverboj
ludoj
ligiloj