Enkonduko
Por realigi celojn kaj ideon de la projekto Interkulturo, pri kiuj ni pli skribis ĉe Interkulturo/Ĝenerale, ni evoluigis apartan metodikon aŭ, alivorte, ĝeneralan aliron al la temo kun pluraj metodoj kiujn grupoj kaj grupgvidantoj povas sekvi. Tiu metodiko estas prezentita ĉi tie, laŭ jenaj punktoj:
- Fono – ĉi tie ni tuŝas la ĝeneralan situacion en la mondo kaj pritraktas kiun rolon en ĝi havas interkultura lernado kaj ĉi tiu projekto.
- Metodoj – tie vi trovos klarigojn pri diversaj vojoj kiujn IK-grupo povas preni por realigi laŭeble interesan, sukcesan kaj profundan interkulturan komunikad kaj interŝanĝon kun alia grupo.
- Ekzercoj – ni elektis kelkajn ekzercojn kiuj povas helpi la tutan inteŝanĝan procezon kaj kiujn eblas uzi eksterrete, en unuopaj IK-grupoj, kaj/aŭ per la reto, inter diversaj IK-grupoj.
- Taskoj – iuj metodoj baziĝas je intergrupa kunlaboro dum solvado de diversaj taskoj; sub ĉi tiu punkto vi trovos pli pri tiuj taskoj.
Metodoj, ekzercoj kaj taskoj estas adapteblaj kaj adaptindaj por ĉiu unuopa klaso, prefere en kunlaboro de grupgvidanto kaj IK-helpanto.
Ĉiuj viaj rimarkoj kaj ideoj estas tre bonvenaj! Ni esperas, kunlabore kun VI, en postaj fazoj de la projekto havi multe pli kvalitan materialon en ĉi tiu sekcio de IK-paĝaro.
Antaŭdankon!