Averto: vi uzas malnovan retumilon, kiu ne subtenas la nunajn retnormojn. Ni ne povas garantii, ke tiu ĉi retejo ĝuste aspektos por vi. Se eble, bonvolu ekuzi pli aktualan.

Interkulturo

inter vi, mi, kaj niaj kulturoj

metodiko

[ Enkonduko | Fono | Metodoj | Ekzercoj | Taskoj | Teorio ]

 

Fono

Historia vidpunkto

La mondo en kiu ni vivas ŝanĝiĝis kaj daŭre ŝanĝiĝas. Eĉ se ni rigardas nur al pasintaj jarcentoj, ni vidas:

Kaj tiel plu. En la nuna mondo ne plu ekzistas la fera kurteno inter Orienta kaj Okcidenta Eŭropo (almenaŭ ne en ĝia origina formo). Multaj homoj vojaĝas inter kontinentoj, parte kiel turistoj, sed plej parte kontraŭvole, kiel elmigrantoj aŭ rifuĝintoj devigitaj pro diversaj neeviteblaj cirkonstancoj forlasi la propran landon. Hodiaŭ en multaj regionoj de la mondo estas tute kutima, ke nordafrikano estas najbaro de franco, indiano de brito, ktp. Se ni aldonas al tio ĉinon, rumanon, sudamerikanon aŭ elmigrinton de la Balkana regiono - tiam la reala bildo preskaŭ iĝas kompleta. Tiu ĉi diverseco dum multaj jarcentoj kreis firmajn ligojn inter kontinentoj. La hodiaŭa mondo ne imageblas sen tiu riĉeco venanta de bunteco de homoj kaj kulturoj troveblaj en ĝi.

Sed homoj daŭre apenaŭ ion ajn scias unu pri la alia: pri najbaro en la apuda domo aŭ apartamento, pri kolego en laborejo aŭ pri persono ĉe la apuda tablo en la kafejo. Ni plejparte kontentiĝas per stereotipoj kaj antaŭjuĝoj pri aliaj kulturoj. La normala reago de unuopa homo renkontanta alian grupon/kulturon estas defendo de propra kulturo kaj propraj grupprincipoj. Jen kial estas tiom facile “glui etikedojn” sur ĉiujn aliajn. Sed la nuntempa realeco klare montras ke sendepende de tio ĉu ni akceptas diferencojn/kulturajn malsimilaĵojn de homoj ĉirkaŭ ni aŭ ne, ni devas trovi manieron kunvivi en la sama socio. Por havi la komunan estonton ni bezonas kaj devas lerni multon alian pri aliaj, kontraŭbatali niajn antaŭjuĝojn kaj falsajn imagojn.

Historio klare montras, ke neniam estis, nek daŭre estas facile trovi manieron akcepti malsimilaĵojn kaj repaciĝi kun ili. Interesoj, interalie ankaŭ politikaj, disdividas homojn surbaze de ilia etna, religia aŭ alispeca fono celante provoki konfliktojn kaj redistribui socian potencon aŭ geografiajn terenojn.

Pluraj milionoj da homoj mortis en la militoj. Multaj daŭre suferas en kondiĉoj similaj al tiuj de post la Dua Mondmilito. Aliaj timas reveni al siaj loĝlokoj pro la risko esti murditaj tie. Ni alfrontas tutmondan problemon: homoj ne lernas de propraj tragikaj spertoj. Homoj uzas kontraŭ aliaj, eĉ tiuj kiuj neniel estis enmiksitaj en koncernajn konfliktojn, metodojn de kiuj ili mem kruele suferis.

Inter ĉiuj defioj pri ekonomia, politika kaj geografia rekonstruo de la mondo, la defio teni pacon kaj stabilecon estas la unua kaj baza. La fakto pri kiu ni ofte ne konscias, estas ke ni mem havas la eblecon influi la mondon. Per konkretaj agoj kaj kunligitaj fortoj, ni povas iom post iom ŝanĝi la socion. Ĝuste tie ĉi tiu projekto havas sian rolon.

Resumo

La mondo ŝanĝiĝas kaj homoj pli kaj pli vojaĝas, migras kaj miksiĝas. Diversaj kulturoj loĝas kune, sed daŭre ne konatiĝas unu kun la alia. Ĉiu provas defendi sian propran kulturon kaj grupprincipojn, kaj inklinas bazigi sian opinion pri la alia sur antaŭjuĝoj kaj iluzioj.
La situacio ankoraŭ ne sufiĉe ŝanĝiĝis kompare kun la Dua Mondmilito. Multaj homoj daŭre suferas. Ni ne lernis ĉion kion ni povas de la historio. Mondo daŭre bezonas pacon. La potenco agi kaj ŝanĝi estas en ni mem.

Evoluo kaj perspektivoj

Tutmondiĝo kaj globaliĝo alportas novajn demandojn kaj starpunktojn. Forigo de baroj kaj muroj inter iuj mondpartoj ne forigas la malsamajn evolurektojn kaj spertojn kiujn tiuj mondopartoj havis. Paroli pri malsameco de tiuj spertoj ne estas facila tasko, des pli kiam oni pensas pri kultura, religia, socia, ekonomia, politika kaj aliaj tavoloj.

Do, ĉu entute eblas dialogi pri pasintaj kaj nunaj evoluoj (inkluzive ankaŭa malagrablajn), streĉaj situacioj en ideologia sfero kaj malsamaj spertoj? Kiel eblas kunigi homojn por ke ĉiuj esprimu siajn timojn kaj esperojn, pli bone konatiĝi unu kun la alia? Kiel ni povas partorpeni la dialogon kaj kontribui al konstruo de unuiĝinta mondo?

La ekonomia kaj teknika tutmondiĝo influas ĉiujn sferojn de la vivo – la personan, la socian, kulturan. Ĉiu individuo samtempe kaj perdas kaj ekhavas pli grandan respondecon. La mondo kunligiĝas, interdependiĝas, komunikvojoj konstante pliboniĝas kaj aliro al scioj kreskas, sed ne nepre ankaŭ la kapablo internigi kaj akcepti ilin.

Ĉu la pli vasta aliro al amaskomunikiloj rezultiĝos ankaŭ en plifirmiĝo de solidareco? Ĉu la mondo konektita per Interreto antaŭenigos demokratiajn principojn kaj homajn rajtojn? Ĉu la kulturaj objektoj de la proksima estonto iĝos kolao, satelita televido kaj McDonalds? Ĉu ni povos uzi akiritajn konojn kiel elirpunkton por reala interkonatiĝo kaj trovo de novaj solvoj?

Pli da informoj kaj moviĝemo je unu flanko, kaj maljustaj politikaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj je la alia, kontribuas al kresko de migradfluo inter multaj landoj. La rekta sekvo estas multikultureco, sed kio pri interkultureco?

Ĉu homoj de diversaj kulturoj povas simple vivi unu apud la alia en la multkulturaj socioj, aŭ ĉu eblas konstrui iusencan “interkulturan socion”, en kiu eblos profunda interago kun ĉiuj eblaj postsekvoj? Ĉu malsamaj kulturoj povas kunekzisti surbaze de reciproka interesiĝo, akcepto kaj respekto? Kiuj procesoj devas okazi por ke ni povu atingi tiujn celojn?

La novaj socioj, pluralismaj kaj multnaciaj estigas malcertecon. Tradiciaj kulturaj ligoj malaperas; kresko de diverseco povas esti perceptita kiel minaco al tio, kion ni nomas “nia identeco”. Ĉefaj referencoj kaj ligoj: nacio, teritorio, aparteno al religio, politika ideologio, profesio, familio, rapide ŝanĝiĝas aŭ eĉ perdas signifon. Tradiciaj modeloj de aparteno disfalas kaj regrupiĝas por formi novajn esprimojn de kulturo. Sekve aperas pli da ideologie proksimaj grupoj, ekz. sektoj, reviviĝas naciismo, respondeco estas ŝovita al “fortaj gvidantoj”. Tutmonda interkompreniĝo kun neklaraj konsekvencoj ofte kontraŭstaras la personan bezonon al certeco kaj aparteno al aparta, klare difinita grupo.

Do, kion ni devas difini kiel nian “identecon”? Kiuspecajn referencojn kaj ilojn por orientiĝi ni povas trovi? Ĉu eblos reakiri certecon kadre de niaj kulturaj referencoj kaj samtempe eksenti respondecon pri kaj apartenon al la tuta mondo, kiel civitanoj de la mondo?

Interkultura lernado, ĉi tiu projekto kaj junularo

En la antaŭa ĉapitro ni starigas multajn demandojn. Tio kio povas helpi nin dum serĉado de respondoj estas interkultura lernado. Sed kion ni celas kiam nidiras ”interkultura lernado”?

“Interkultura lernado” helpas iom pli bone kompreni nin mem kaj aliajn. En tiu maniero ĝi povas esti uzata kiel ilo en niaj streboj kompreni la nesimplan karakteron kaj eblajn evolurektojn de la hodiaŭa mondo. Tiel ĝi povas doni al ni kapablon pli efike respondi al la defioj de moderna realeco kaj tiel iĝi la ŝlosilo per kiu oni malfermos pordon al la nova socio.

Niaj kapabloj pri “interkultura lernado” estas bezonataj hodiaŭ pli ol iam ajn. En tiu senco, interkultura lernado estas de unu flanko parto de individua evoluo, sed de alia ĝi gvidas al komunaj rezultoj. Ĝi invitas nin pripensi pri tio, kial ni volas okupiĝi pri ĝi, kiajn viziojn ni havas, kion ni volas atingi per ĝi.

"Interkultura lernado" ne estu nur persona akiro aŭ luksaĵo por kelkaj homoj, kiuj havas kontakton kun internacia medio. Nia celo estas proksimigi interkulturan lernadon ankaŭ al junulaj grupoj kiuj ne nepre koncie spertus ĝin mem. Interkultura lernado ĝenerale, kaj tiu ĉi projekto aparte, espereble instigos kuraĝon ĉe junaj homoj trovi respondojn al almenaŭ kelkaj el ĉi-tie starigitaj demandoj. Nia rolo estas subteni tiun procezon kaj helpi al junaj homoj utiligi ĝin maksimume.

Kaj je fino, kial ni turnas nin ĝuste al junuloj, kaj kion ni alfrontas laborante kun junuloj (kaj/aŭ estante junuloj mem)?

Ĝenerale la vivo de junuloj estas plena je okazaĵoj kaj ili estas malfermitaj al ajnaj ŝanĝoj. Junuloj ofte estas ekonomie kaj socie dependaj de aliaj personoj. Krome, ilin facile vundas cirkonstancoj, kiujn ili devas sperti. Estas junuloj, kiuj unuavice samtempe kaj perdas, kaj gajnas, kiam okazas ŝanĝoj.
Junuloj estas tiuj, kiuj en bluaj ĝinzoj dum rejvfestenoj festas la tutmondan kulturon, estas ili, kiuj la unuaj grimpis sur la Berlinan Muron. Ili studas en eksterlando aŭ elmigras, ili transiras limojn kun validaj pasportoj aŭ kontraŭleĝe en riske etaj boatoj. Sekve, junuloj estas plej malfermaj al procesoj de interkultura lernado, al interkonatiĝo kun novaj homoj, al malkovro kaj esploro de diverseco.

Sed, samtempe la vivmaniero kaj tre variaj vivkondiĉoj kiujn spertas junuloj ne nepre provizas la taŭgan kadron por la valora, sed malfacila proceso de interkultura lernado. Kiam ni parolas pri interkultura lernado kaj junulara laboro, ni ankaŭ parolas pri tio, kiel junuloj sukcesas trakti siajn kompleksajn kaj variajn fonojn, kaj ĉi-lasta signifas neceson kontraŭstari aferojn, kiuj montriĝas konfliktaj.

Ekzemplo de tiu konflikteco estas la junula tendenco al rapidaj kaj grandaj okazaĵoj, dum interkultura lernado devas esti malrapida kaj paŝ-post-paŝa. Junuloj ofte inklinas al prêtaj konceptoj kaj simpligitaj respondoj, dum interkultura lernado vekas novajn demandojn kun kompleksaj respondoj. Transviva instinkto, konkurenco kaj elektado de la plej bona kiuj ofte markas la junan aĝon iumaniere kontraŭsataras la principojn de solidareco kiujn alportas interkultura lernado. Kaj tiel plu: junuloj tre ofte devas alfronti diferencon inter valoroj sur kiuj baziĝas la interkultura lernado (kiel dialogoj, demokratio, egalrajteco, diverseco, malekskludado) kaj la faktoj de ilia ĉiutaga vivo (konfliktoj, politika senidenteco, neestimado de homaj rajtoj, unuflanka aliro al historio ktp).

Ĝuste pro tio, procesoj de interkultura lernado por junuloj devas nepre baziĝi sur ilia realeco. Sekve, la planita situacio de interkultura lernado devas trakti integriĝon de kontraŭdiraj tendencoj. Kaze ke oni malferme kaj en taŭga maniero diskutas kontraŭdirojn, ili povas iĝi bonaj elirpunktoj por honesta interkultura dialogo. La nuntempa situacio estas defia kiel por monda junularo, tiel ankaŭ por interkultura lernado. Pro tio bezonatas multe labori por kaj pri ĝi, kaj pro tio i.a. ni realigas tiun ĉi projekton.

Salutnomo

Pasvorto



Ĉu forgesis pasvorton?
Kiel akiri pasvorton?