Oni jam delonge scias, ke ludado estas unu el plej efikaj manieroj de lernado. En ludproceso enestas forta emocia komponento dank' al kiu lernado iĝas pli facila kaj efika kaj konoj kaj scipovoj akiritaj dum lernado - pli profundaj.
Fari interkulturan ekzercon kune kun alia grupo estas efika metodo plialtigi nivelon de interkultura kompetenteco, t.e helpi konsciiĝon pri interkulturaj diferencoj kaj ilia influo al ni kaj aliaj; plibonigi kapablon al sinanalizo, profundigi konon de si mem kaj de siaj personaj limigoj; evoluigi empation, toleremon, observemon kqj kapablon "interkulture" komuniki surbaze de recirpoka estimo kaj respekto.
Unu ciklo de “Ludi kaj konkludI” daŭras 5 semajnojn. Fine de ĝe nepre devas okazi evaluado pri uzo de la metodo (kontaktu nin) kaj aperigo de reta raporto pri rezultoj de ludoj kaj ekzercoj.
Ĉiam konsideru situacion kaj lernokondiĉojn de via grupo kaj nepre adaptu interkulturajn ekzercojn al ĝiaj bezonoj, kapabloj kaj celoj de interkultura lernado. Ĉiam faru notojn pri evoluo de ajna ekzerco (i.a. reagojn de partoprenantoj, esprimitajn opiniojn, aperintajn demandojn, faritajn konkludojn ktp).
Antaŭvidita aĝo de partoprenantoj estas 13+, do ludojn por pli junaj partoprenantoj necesas adapti. Kontaktu nin por/kun komentoj kaj konsiloj.
Semajno 1
Temoj: konatiĝo, similecoj kaj diferencoj de homoj, socioj kaj kulturoj
Listo de ludoj:
Semajno 2
Temoj: stereotipoj kaj antaŭjuĝoj, kultura kaj socia diverseco, sociaj mekanismoj de eligo
Listo de ludoj:
Semajno 3
Temoj: interdependeco, malsamaj perceptoj pri historio kaj influo de socio, personaj kaj sociaj limigoj.
Listo de ludoj:
Semajno 4
Temoj: interdependeco (daŭrigo), stereotipoj kaj antaŭjuĝoj (daŭrigo), influo de personaj principoj al nia pritakso de aliuloj.
Listo de ludoj:
Semajno 5
Temoj: interdependeco (daŭrigo), stereotipoj kaj antaŭjuĝoj (daŭrigo), influo de personaj principoj al nia pritakso de aliuloj.
Listo de ludoj: