Averto: vi uzas malnovan retumilon, kiu ne subtenas la nunajn retnormojn. Ni ne povas garantii, ke tiu ĉi retejo ĝuste aspektos por vi. Se eble, bonvolu ekuzi pli aktualan.

Interkulturo

inter vi, mi, kaj niaj kulturoj

metodiko

[ Enkonduko | Fono | Metodoj | Ekzercoj | Taskoj | Teorio ]

 

Metodoj

Ĝenerale

Per metodo, en ĉi tiu kunteksto, ni celas eblan vojon kiun IK-grupo povas preni por fari IK-interŝanĝon kun alia(j) grupo(j). Laŭ nia imago ĉiu el la metodoj priskribas unu 4-8 semajnan ciklon/tempokadron kaj antaŭ ol grupoj eniras unuan tian ciklon ili jam aliĝis al la projekto kaj sinprezentis.

(Konsilojn kiel elekti taŭgan metodon vi trovos iom pli malsupre.)

Kiam metodo estas elektita aŭ jam antaŭ tio, la grupo trovas sian partneran grupo, kaj ili faras komunan tempoplanon. Ĉiu grupparo ”ricevas” ankaŭ sian IK-helpanton kiu sekvos ilian interŝanĝon kaj la tutan tempon estos tie por helpi, klarigi, konsili, komuniki bezonojn/problemojn al paĝar-prizorgantoj ks. Grupo povas en interkonsento kun siaj partnera grupo kaj IK-helpanto adapti ĉiun metodon al siaj bezonoj.

Post fino de unu interŝanĝo kaj prezento de rezultoj, la grupo povas ripeti la tutan procezon por fari novan interŝanĝon.

Ĝis nun ni pripensis kaj evoluigis tri eblajn metodojn:

Tema esploro

La grupoj interkonsentas pri esplor-temo, pridemandas unu la alian pri ĝi kaj faras prezentojn pri la situacio de la alia grupo. Aldone, la grupoj aŭ la IK-helpanto povas krei kvizon rilate al la akiritaj scioj. Klariga paĝo »

Ludi kaj konkludi

La grupoj laŭvice faras ludojn/ekzercojn kiuj helpas al ili pli kaj pli profunde ekkoni kulturon unu de la alia. Fine ili prezentas la spertojn/konkludojn. Klariga paĝo »

Solvi taskon kune

La grupoj interkonsentas pri ampleksa tasko kaj solvas ĝin per kunlaboro.

Salutnomo

Pasvorto



Ĉu forgesis pasvorton?
Kiel akiri pasvorton?