Averto: vi uzas malnovan retumilon, kiu ne subtenas la nunajn retnormojn. Ni ne povas garantii, ke tiu ĉi retejo ĝuste aspektos por vi. Se eble, bonvolu ekuzi pli aktualan.

Interkulturo

inter vi, mi, kaj niaj kulturoj

metodiko

[ Enkonduko | Fono | Metodoj | Ekzercoj | Taskoj | Teorio ]

 

Tema esploro

Efektive materialon por interkultura esploro oni povas trovi en preskaŭ ajna temo, ajna esplorkampo. Eĉ ene de tiom teknika temo, kiel "Energio" oni povas starigi "interkulturajn" demandojn: "Kiel la vivstilo kaj valoroj/principoj de popolo influas uzon de energio? Chu oni estas ŝparemaj pri energio? Kiel oni povas klarigi tiun (mal)ŝparemon? Kiel uzo de certa energifonto influas la medion kaj kiel homoj reagas al tiu influo? Chu dum lastaj 100 jaroj en via socio/medio oni ekis uzi novajn energifontojn? Kiel tio influis vivon kaj kutimojn de homoj? ktp".

Esplori kion pensas pri certa temo aŭ certa(j) demando(j) grupo de IK-lernantoj el alia lando povas esti efika metodo de interkultura lernado kaj en si mem interesa interkultura sperto.

Kiel jam estis dirita supre, ne ekzistas pretaj temoj por interkultura esploro. Ajna temo povas taŭgi, se ĝi estas interesa al lernantoj kaj se partoprenantoj kune kun gvidanto sukcesos trovi en ghi interkulturajn aspektojn.

Por realigo de interrupa pritema esplorado, ni proponas al vi jenan skemon::

Laborante per tiu ĉi metodo, gvidanto devas memori pri kelkaj gravaj momentoj en organizado de laboro:

Informoj kaj listo de aktualaj esplortemoj.

Salutnomo

Pasvorto



Ĉu forgesis pasvorton?
Kiel akiri pasvorton?