Averto: vi uzas malnovan retumilon, kiu ne subtenas la nunajn retnormojn. Ni ne povas garantii, ke tiu ĉi retejo ĝuste aspektos por vi. Se eble, bonvolu ekuzi pli aktualan.
Ĉi tie vi povas legi kaj pri la fluo de unu interŝanĝo kaj la praktikaj paŝoj por grupoj kiuj uzas tiun ĉi paĝaron. (IK estas mallongigo por Interkulturo.)
Fluo de IK-interŝanĝo
La grupgvidanto konatiĝas kun IK kaj eventuale partoprenas en IK-trejnseminario.
La grupo decidas partopreni en IK kaj lerni lingvon paralele kun la IK-interŝanĝo (se ne jam regas la uzotan lingvon).
La grupo konatiĝas kun la IK-esplortemoj kaj metodoj.
La grupo faras unuan prezenton pri si (la gvidanto helpas korekti la lingvaĵon se la grupo ankoraŭ ne regas la komuniklingvon).
La grupo faras personajn prezentojn en ili preferata komuniklingvo.
La grupo trovas partneran grupon el "fremda lando".
Elektiĝas IK-helpanto por la interŝanĝo, kaj prezentas sin al la grupoj.
La grupoj iom konatiĝas per legado de sinprezentoj.
La grupoj elektas (aŭ ricevas de la helpanto) esplortemon/problemon kaj metodon por la interŝanĝo.
La grupoj kune prilaboras la esplortemon/problemon.
La grupoj faras ian rezultprezenton / ekspozicion pri la interŝanĝo.
La grupoj faras interŝanĝ-pritaksadon (persone kaj grupe).
La grupoj verkas artikolojn kaj raportojn pri la interŝanĝo kaj la projekto ĝenerale (tiel pli kaj pli da grupoj ekscios pri IK).