La projekto, estas subtenataj de pluraj instancoj kaj individuoj. Ĉi tie ni diros iom pli nur pri ILEI, ESF kaj E@I, kiel kernaj realigantoj de la projekto, sed certe menciindas ankaŭ subteno de Afrika Oficejo de UEA, TEJO kaj iliaj LS-oj.
La ĉefa celo de ILEI estas helpi al instruistoj, kiuj volas disvastigi tra la lernejoj de la mondo la lernadon kaj uzadon de la lingvo esperanto, kiel bazo kaj modelo de nova komunika ordo, kie ĉiuj homaj kulturoj havu principe egalajn ŝancojn esprimi sin.
E@I estas laborgrupo ligita al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ĝi realigas projektojn, kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi Interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin. La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas krei ret-paĝarojn, aranĝi seminariojn kaj informi pri kiel Esperanto kaj Interreto kune uzeblas por tutmonde komuniki facile kaj rapide!
ESF fondiĝis en 1968, per iniciato de Humphrey Tonkin, Jonathan Pool, kaj E. James Lieberman, unuavice por subteni kaj stimuli la evoluigon de la anglalingva faka literaturo pri Esperanto. Iom post iom la uzado de Esperanto en edukado fariĝis unu el la prioritataj zorgoj de ESF, interalie pro ĝia asociiĝo kun la ĉiujara Nord-Amerika Somera Kursaro, NASK, kiun ĝi nun subtenas finance kaj organize.
Tiu ĉi projekto estas financita kun subteno de Eŭropa Unio kaj Esperantic Studies Foundation.