Averto: vi uzas malnovan retumilon, kiu ne subtenas la nunajn retnormojn. Ni ne povas garantii, ke tiu ĉi retejo ĝuste aspektos por vi. Se eble, bonvolu ekuzi pli aktualan.
En la paĝaro pluraj, por Interkulturo specifaj, terminoj estas uzataj. Gravas ke vi konas la difinojn de ili:
IK: Mallongigo por Interkulturo.
IK1: Unua fazo de la projekto kiu okazis inter 1998 kaj 2000 kaj celis ĉefe infanojn lernantajn E-on. La projekto ĉesiĝis pro manko de laborfortoj.
IK2: Projekto en 2003 kaj 2004 kiu plilarĝigas la celgrupon al junuloj ĝis 30 jarojn aĝaj, inkluzive neesperantistojn.
IK-teamo: Homoj de ILEI kaj la laborgrupo Esperanto@Interreto.
IK-interŝanĝo: Per IK-interŝanĝo ni celas kunlaboron kaj interŝanĝon fare de du aŭ pli da grupoj dum limigita tempokadro, pri iu temo rilata al interkultura lernado.
Tempokadro: Antaŭinterkonsentita tempo, inter kvar kaj ok semajnoj.
IK-grupo: Grupo de junuloj kiuj volas partopreni en IK-interŝanĝo.
IK-gvidanto / Grupgvidanto: Persono (interkultur-edukanto) kiu gvidas / kunordigas IK-grupon.
IK-helpanto: Persono kiu estas trejnita por helpi al IK-grupoj kaj IK-gvidantoj.
IK-paĝaro: Paĝaro kiu funkcios kiel ilo por IK-interŝanĝoj (tiu ĉi paĝaro).
Ĉefcelo(j): Interkultura lernado, lingvolernado aŭ ambaŭ.
Elsplortemo: Oni povas elekti inter niaj proponoj aŭ elpensi propran.
Komunikmaniero: Grupa, individua aŭ ambaŭ.
Komunikilo(j): La IK-paĝaro, retpoŝto, paperpoŝto aŭ kombino de ili.
Partnera grupo: Grupo kun kiu oni komunikas, kunlabori kaj interŝanĝas informojn pri iu temo.