Interkulturo

Seminario en Örestrand, Svedio

[ Enkonduko | Programo | Aliĝilo | Organizantoj | Pri Örestrand ]

 

Enkonduko

Ĉu vi estas Esperanto-instruanto?
Ĉu vi ŝatas labori kun gejunuloj?
Ĉu vi relative regule uzas interreton?
Ĉu vi sentas inspiron por interkultura komunikado kaj lernado?
Ĉu vi ŝatus mem partopreni kaj samtempe helpi al Esperanto-lernantoj partopreni en interkultura interŝanĝo kun grupoj el diversaj partoj de la mondo?

Se jes, IK-teamo, ILEI kaj E@I (kun subteno de ESF) bonvenigas vin al ĉi tiu seminario!

La trejnseminario celas 10 ontajn grupgvidantojn kaj helpantojn en la projekto Interkulturo, kiuj pretas partopreni en provfazo de la projekto dum aŭtuno 2003. Restadkostoj estos kovritaj por ĉiuj partoprenantoj kaj laŭbezone oni povos peti ankaŭ subtenon por vojaĝkostoj.

Vidu la programon de la seminario >>