Ĉu vi estas Esperanto-instruanto?
Ĉu vi ŝatas labori kun gejunuloj?
Ĉu vi relative regule uzas interreton?
Ĉu vi sentas inspiron por interkultura komunikado kaj lernado?
Ĉu vi ŝatus mem partopreni kaj samtempe helpi al Esperanto-lernantoj
partopreni en interkultura interŝanĝo kun grupoj el diversaj partoj de la
mondo?
Se jes, IK-teamo, ILEI kaj E@I (kun subteno de ESF) bonvenigas vin al ĉi
tiu seminario!
La trejnseminario celas 10 ontajn grupgvidantojn kaj helpantojn en la
projekto Interkulturo, kiuj pretas partopreni en provfazo de la projekto dum
aŭtuno 2003. Restadkostoj estos kovritaj por ĉiuj partoprenantoj kaj
laŭbezone oni povos peti ankaŭ subtenon por vojaĝkostoj.
Vidu la programon de la seminario >>