Interkulturo

Seminario en Örestrand, Svedio

[ Enkonduko | Programo | Aliĝilo | Organizantoj | Pri Örestrand ]

 

Provizora programo

Tago 1 (2a de aŭgusto - sabato)

Alvenado... Eblas renkontiĝi en Gotenburgo tagmeze kaj kune vojaĝi al Örestrand.

Sesio: "Enkonduko al la seminario"
- konatiĝo de partoprenantoj kaj organizantoj
- prezentado de celoj, atendoj, atendataj rezultoj, detala programo

Tago 2 (3a de aŭguso - dimanĉo)

Sesio: "Kio estas interkultura lernado?"
- rolludo
- diskutoj
- ĉefaj teorioj

Sesio: "Kial indas interkultura lernado?"
- ekzerco
- diskutoj
- konkludoj

Tago 3 (4a de aŭgusto - lundo)

Sesio: "Kio estas interkultura edukado?"
- ekzemploj
- diskutrondo
- konkludoj

Sesio: "Kio estas la rolo de IK-gvidanto?"
- praktika difinado
- enkonduko al IK-paĝaro (formularoj, vikio, kunsidilo, arkivoj, temejoj, demandilo…)

Tago 4 (5a de aŭgusto - mardo)

Sesio: "Edukado de edukantoj"
- traludado de ekzercoj kaj metodoj
- diskutado pri kiel plej bone uzi ilin

Sesio: "Prilaboro de gvidilo pri uzado de la ekzercoj kaj metodoj en IK"
- divido de taskoj
- praktika laboro
- prezentado de rezultoj

Tago 5 (6a de aŭgusto - merkredo)

Sesio en komputilĉambro: "Praktika prepariĝo por aŭtuno"
- registrado de grupgvidantoj, grupoj kaj helpantoj per la IK-paĝaro
- provizora gruppariĝo
- planado de komunikado dum interŝanĝoj
- testado de la deversaj funkcioj de la paĝaro
- diskutado pri elekteblaj temoj
- trejniĝo pri rezultprezentado

Ekskurso en la urbo Helsingborg

Tago 6 (7a de aŭgusto - ĵaŭdo)

Sesio: "Pritaksado de la semajno"
- rezultoj de la semajno
- taksoj
- pozitivaj kaj negativaj spertoj
- planoj/rekomendoj por estonteco

Forirado

Por aliĝi >>