Se vi interesiĝas pri interkultura lernado kaj projektmastrumado/E-instruado
vi plej verŝajne ŝatos ĉi tiun seminarion!
Ebleco laŭ propra intereso elekti kiun branĉon de la programo sekvi,
favoraj partoprenkondiĉoj kaj riĉa sperto de organizantoj igas la
okazon eĉ pli utiliginda.
La seminarion kunorganizas E@I/TEJO kaj ILEI,
kaj ĝi estas jam la sesa en la vico de E@I-seminarioj
kaj dua en la vico de seminarioj iumaniere ligitaj al la projekto
Interkulturo. Datoj de la aranĝo estas 21-28 de marto.
La seminariejo estos en bona junulargastejo 10 piedirajn minutojn
de la centro de Sarajevo, multnacia ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino.
Superigardo de la programo>>
Partoprenkondiĉoj>>
TEJO, E@I kaj ILEI kune kaj kore bonvenigas vin!