Kontraŭ 10-eŭra kotizo vi ricevos manĝojn kaj loĝadon en agrabla studenta loĝejo, kvalitan programon kaj partan aŭ tutan repagon de vojaĝkostoj (vidu malsupre)! Tiuj kondiĉoj validos se vi estos akcepita al la seminario kaj poste aktive partoprenos ĝin. Partoprenantoj kiuj ne estas membroj de TEJO devas membriĝi surloke. Pro la fondaĵoj kiuj subtenas la aranĝon nur 2 el la partoprenantoj povas veni el neeŭropa lando, la aliaj devas loĝi en Eŭropo.
La 18a de januaro.
(Vojaĝkostoj estos repagitaj fine de la seminario.)
Aliĝilo de seminario >>