Interkulturo

TEJO/E@I-IK-seminario en Sarajevo

[ Enkonduko | Programo | Kondiĉoj | Aliĝilo | Organizantoj kaj programkontribuantoj | Pri Sarajevo ]

 

Pri Sarajevo

Sarajevo estas la ĉefa kaj plej granda urbo de Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi situas ĉe la rivero Miljacka en valo de Dinaraj Alpoj en la mezorienta parto de la lando kaj apud la bazo de la monto Trebevic.

Dum jarcentoj Sarajevo estis grava vojkruciĝo por diversaj kulturoj de la mondo. Pro sia situo ĝi havis rolon de pordego por la popoloj de Malgrand-Azio migrantaj al Mez-Eŭropo kaj inverse. Dank’ al sia geografia pozicio, ekde sia fondiĝo ĝi estis influata de granda nombro da diversaj kulturoj kaj civilizacioj kiuj kunvenis, batalis unu kontraŭ alia, sed poste intermiksiĝis kaj paciĝis en tiu ĉi loko. La urbo kreskis ĉirkaŭ citadelo konstruita en la 13-a jarcento ĉe komercvojo tra la montaro. Ĝi estis parto de la turka imperio de la 15-a jarcento ĝis 1878 kiam ĝi transiris sub aŭstran regadon. En 1914 Sarajevo estis scenejo de la murdo de ĉefduko Franz Ferdinand de Aŭstrio, la evento kiu ekigis la unuan mondmiliton. En 1984 la urbo estis loko de vintraj Olimpikaj Ludoj kiu allogis sportistojn kaj sportfrenezulojn de ĉie en la mondo. Tiuj ludoj tiutempe starigis rekordon pri la nombro da landoj kaj atletoj partoprenantaj; la organizado estis perfekta kaj la ludoj estis rekonitaj kiel unuj el la plej bone organizitaj. La urbo ricevis dankleterojn kiuj fierigis la sarajevanojn pri sia efektivigo. En 1992 enlanda milito eksplodis. Sarajevo estis sieĝita dum kvar jaroj. Dum tiu ĉi tragika epoko, kiu kaptis la atenton de la tuta mondo, la urbo estis forte difektita. Miloj da homoj estis mortigitaj, multaj aliaj devis rifuĝi, granda nombro da kulturaj institucioj kaj historiaj konstruaĵoj estis intence detruitaj. Nuntempe Sarajevo klopodegas rekonstrui sian kadukan infrastrukturon kaj revivigi sian ekonomion. Tamen, spite al multaj klopodoj de militemaj kaj detruemaj fortoj dividi tiun ĉi landon kaj bataligi ties popoloj unu kontraŭ alia, la spirito de Bosnio kaj precipe de la ĉefurbo Sarajevo ankoraŭ vivas.

Pli da fotoj de Sarajevo kaj la ĉirkaŭaĵo